Xi alvokis pli striktan ĉiuflankan kunlaboron kun Uzbekio

Yu Publikigita: 2021-10-28 12:35:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio kaj Uzbekio bezonas fortigi politikan kunordigon kaj antaŭenigi ĉiuflankan kunlaboron.

Li faris la rimarkojn en telefona konversacio kun sia uzbeka paralelulo, Shavkat Mirziyoyev, dum kiu li denove gratulis ĉi-lastan pro la reelektiĝo kiel uzbeka prezidento.

Xi montris, ke de post la starigo de la ĉina-uzbeka ampleksa strategia partnereco antaŭ kvin jaroj, duflanka kunlaboro en diversaj kampoj atingis senprecedencan alton. La du flankoj lernis unu de la alia en siaj aferoj de reformo kaj malfermo kaj ankaŭ disvolvado kaj revigligo, kaj helpis unu la alian en la komuna batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio.

Xi emfazis, ke la du flankoj devas kapti la oportunojn, peni plu surbaze de la pasintaj atingoj, kaj strebi al pli da efektivaj rezultoj de kunlaboro por profitigi ambaŭ naciojn. Xi sugestis, ke la du landoj grandigu la skalon de komerco kaj investo kaj ekspluatu sian kunlaboran potencialon en la kampoj kiel cifereca financo kaj translandlima elektronika komerco.

Li sugestis ankaŭ, ke la du landoj profundigu kunlaboron en la kampoj kiel leĝplenumado kaj sekureco, por protekti siajn kaj ankaŭ regionajn sekurecon kaj stabilecon.

Dividu