Xi: Britio devu doni ampleksan kaj objektivan rigardon al disvolva vojo kaj sistemo de Ĉinio

Henggang Publikigita: 2021-10-30 17:33:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio rigardas siajn rilatojn kun Britio kiel strategiajn kaj longperspektivajn, kaj esperas, ke la brita flanko respektos faktojn kaj plene kaj objektive konsideros disvolvan vojon kaj sistemon de Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede asertis tion en sia telefona parolado kun brita ĉefministro Boris Johnson.

Xi diris, ke Ĉinio bonvenigas la okazon, ke britaj firmaoj eksportas pli da altkvalitaj produktoj al Ĉinio kaj Britio vastigas kunlaboron kun Ĉinio en medicino kaj sano, ekologia disvolviĝo, cifereca ekonomio kaj ankaŭ en financa sektoro kaj novigo. Ĉinio esperis ankaŭ, ke Britio traktos ĉinajn firmaojn juste kaj nediskriminacie, ĉar Ĉinio pretas kuraĝigi la agadon de britaj firmaoj.

Krome, la ĉina prezidanto ankaŭ pritraktis la temon pri klimato en sia telefona interparolo kun la brita ĉefministro. Ĉinio anoncis siajn celojn por atingi la plej bonajn rezultojn en karbona emisiado kaj karbona neŭtrigo kaj ellaboris kelkajn konkretajn rimedojn por tio. La decido de Ĉina Popola Respubliko akceli verdan kaj malaltkarbonan disvolviĝon estas neŝanĝebla kaj kondukita en farojn.

Xi Jinping ankaŭ klarigis, ke la situacio de la kronvirusa pandemio ankoraŭ ŝanĝiĝas kaj la tutmonda ekonomio nur malrapide renormaliĝas. En ĉi tiu fono, kaj ŝancoj kaj defioj videblas en la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio. Tial ambaŭ flankoj devas konservi ĝustatempan komunikadon kaj kunlabori pli intense por kiel eble plej frue kontribui al venko super la pandemio, al perfektigo de tutmonda regado kaj al disvolviĝo kaj prospero. 2022 markas la 50an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio sur ambasadora nivelo. Ambaŭ landoj devas kapti la ŝancojn, respondi al defioj kaj kunlabori por antaŭenigi glatajn kaj ampleksajn duflankajn rilatojn sur la ĝusta vojo.

Boris Johnson diris, ke li donas grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio. Ambaŭ landoj havas konsenton kaj komunajn interesojn pri multaj gravaj aferoj kiel tutmonda publika sano, la reakiro de la monda ekonomio, la irana nuklea problemo kaj la batalo kontraŭ terorismo. Ambaŭ flankoj bezonas pli malfermajn dialogojn kaj pli da kunlaboro. La brita flanko volas klopodi por antaŭenigi duflankajn rilatojn kune kun Ĉinio.

Dividu