Xi Jinping ĉeestis la unuastadian sesion de la 16a Pintkunveno de gvidantoj de G20 kaj faris gravan paroladon

Xiong Linping Publikigita: 2021-10-31 19:19:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 30an de oktobro, en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la unuastadian sesion de la 16a Pintkunveno de gvidantoj de G20 kaj faris gravan paroladon.

Xi diris, ke nun la pandemio persiste daŭras, la reprosperiĝo de la monda ekonomio restas en malforteco, la klimata ŝanĝiĝo fariĝas elstara problemo, kaj aliaj varmaj problemoj okazas oftege. Fronte al tiuj ŝanĝiĝoj, kiuj estas malofte videblaj dum cent jaroj, la grupo de 20 landoj (G20), kiel ĉefa parto de la internacia ekonomia kunlaboro, devas preni sur sin sian respondecon, persisti en malfermo kaj toleremo, kunlaboro kaj kungajno, praktiki veran plurflankismon por la venonteco de la homaro kaj la feliĉo de la mondaj popoloj.

Por atingi la celojn supre menciitajn Xi Jinping prezentis 5 proponojn: 1, esti solidareca kaj labori por kune batali kontraŭ la pandemion; 2, plifortigi kunagadon por akceli revigliĝon de ekonomio; 3, esti tolerema por kune evolui; 4, fari novigon por krei novajn movfortojn; kaj 5, pace kunekzisti por ke verda medio eterniĝu.

La pintkunvenon prezidis Mario Draghi, itala ĉefministro kaj prezidanto de la ĉi-jara G20. Gvidantoj de la membro-ŝtatoj de G20, gvidantoj de invititaj landoj kaj respondeculoj de koncernaj internaciaj organizaĵoj partoprenis la kunvenon ĉeeste aŭ virtuale.

Dividu