Xi Jinping daŭre ĉeestis al 16a Pintkunveno de Gvidantoj de G20

Pluveta Publikigita: 2021-11-01 16:34:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe vespere ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping daŭre ĉeestis al la 16a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 per videoligo. Li esprimis opiniojn pri klimata ŝanĝiĝo, energiofonto, daŭripova disvolviĝo kaj tiel plu.

Xi diris, ke la demandoj pri klimata ŝanĝiĝo kaj energiofonto estas seriozaj tutmondaj defioj kaj rilatas al la komuna intereso de la internacia komunumo kaj la estonteco de la terglobo. Senĉese fotiĝas la volo kaj movforto de la internacia komunumo por kune respondi al la defioj, tamen ŝlosila estas la efektiva agado. Unue, preni ampleksajn kaj ekvilibrajn politikojn kaj rimedojn. Oni devas kunordigi mediprotekton kaj ekonomian disvolviĝon, trakti kaj klimatan ŝanĝiĝon kaj garantion de la popola vivteno. Ĉefaj ekonomioj devas fortigi kunlaboron pri tio. Due, amplekse kaj efike praktiki la Konvencion de la UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj Parizan Interkonsenton. Oni devas preni la UN kiel ĉefon, porti malsamajn respondecojn, preni internacian leĝon kiel bazon, fari efikajn agadojn, fortigi proprajn agojn kaj altigi kunlaboran nivelon. Trie, fortigi subtenon al evoluantaj landoj. La membroj de la G20 devas unue akceli uzadon de progresintaj teknikoj. La evoluintaj landoj devas plenumi siajn promesojn kaj liveri monsubtenon al evoluantaj landoj.

Dividu