Xi faris skriban parolon en KDP26 pri klimata ŝanĝigo

Pluveta Publikigita: 2021-11-02 12:39:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping faris skriban parolon en la Pintkonferenco de Mondaj Gvidantoj sub la 26a sesio de la Konferenco de la Partioj (KDP26) Partoprenantaj en la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo.

Xi montris, ke nun evidentiĝas la malbonaj influoj alportitaj de klimata ŝanĝiĝo kaj estas pli urĝaj la tutmondaj agadoj. Kiel respondi al la klimata ŝanĝiĝo kaj kiel antaŭenpuŝi revigliĝon de la monda ekonomio, tio estas grava temo por ni en la nova epoko.

Xi Jinping prezentis tri proponojn:

Unue, subteni plu plurflankismon. Plurflankismo estas bona rimedo por respondi al klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj tutmondaj defioj. La Frama Konvencio de la UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj la Pariza Interkonsento estas bazaj regularoj por la kunlaboro de la internacia komunumo. Ĉiuj flankoj devas fortigi reciprokan konfidon kaj kunlaboron surbaze de la nunaj komunaj konoj por garantii sukceson de la konferenco en Glasgovo.

Due, preni efektivajn agadojn. Nur ago povas akceli realiĝon de espero. Ĉiuj flankoj devas gardi siajn promesojn, fari realigeblajn celojn kaj laŭeble efektivigi la rimedojn responde al klimata ŝanĝiĝo. La evoluintaj landoj devas ne nur plenumi siajn devojn, sed ankaŭ liveri subtenon al evoluantaj landoj.

Trie, akceli verdan transformiĝon. Oni devas preni teknikan novigo kiel movforton, akceli transformiĝon kaj altgradigon en la kampoj de energiofonto, industria strukturo kaj konsumada strukturo, antaŭenpuŝi verdan disvolviĝon de la ekonomio kaj socio kaj ekspluati novajn vojojn akordigantajn disvolviĝon kaj protekton.

Dividu