Xi Jinping kaj perua prezidento interŝanĝas gratulmesaĝojn pri la 50-a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Peruo

Shanshan Publikigita: 2021-11-02 20:36:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 2-an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping interŝanĝis gratulmesaĝojn kun Pedro Castillo, prezidento de la Respubliko de Peruo, por festi la 50-an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi Jinping montris, ke kvankam Ĉinio kaj Peruo estas malproksimaj landoj, tamen amikeco de la du popoloj daŭras longe, kaj la dulandaj rilatoj havas solidan bazon. Ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 50 jaroj, la du flankoj senĉese profundigis politikan interfidon, vastigis pragmatan kunlaboron, kaj grandigis humanitarajn interŝanĝojn, kaj fariĝis modelo de solidareco, kunlaboro kaj komuna disvolviĝo inter Ĉinio kaj latin-amerikaj landoj. Ekde la eksplodo de la novkronvirusa epidemio, Ĉinio kaj Peruo kunlaboris kaj helpis unu la alian, aktive faris kontraŭepidemian kaj vakcinan kunlaboron kaj prezentis la koncepton de komunumo kun komuna estonteco por la homaro per praktikaj agoj. Li alte atentas disvolviĝon de la dulandaj rilatoj, kaj volas kunlabori kun perua prezidento prenante la 50-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj kiel ŝancon por plifortigi ligiĝon de disvolvaj strategioj inter la du landoj, antaŭenpuŝi plibonigon kaj eskaladigon de kunlaboro en diversaj kampoj, kaj gvidi la du landojn heredi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Peruo kaj antaŭenigi la ampleksan strategian partnerecon de la dulandoj marŝi al nova nivelo.

Castillo deklaris en la gratulletero, ke Peruo kaj Ĉinio ambaŭ estas antikvaj civilizacioj kun miljara historio. En la lastaj jaroj, la rilatoj inter la du landoj altiĝis al ampleksa strategia partnereco surbaze de tradicia amikeco. Peruo alte atentas disvolvi rilatojn kun Ĉinio, dankas Ĉinion pro la liverado de grandkvanto da materialoj kaj vakcinoj por subteni la batalon de Peruo kontraŭ la epidemio, kaj volas teni striktajn altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio, antaŭenigi kunlaboron pri komerco, investo, turismo, diĝitigo kaj aliaj kampoj, kune protekti multflankismon, kunlabori en la batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio kaj realigi ekonomian revigliĝon post la epidemio.

Dividu