Xi Jinping donis premion al du eminentaj sciencistoj

Publikigita: 2021-11-03 19:59:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede antaŭtagmeze Ĉinio okazigis kunvenon pri Nacia Premiado de Scienco kaj Tekniko. Xi Jinping, Li Keqiang, Wang Huning kaj Hanzheng ĉeestis la kunvenon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping donis metalojn kaj diplomojn al aviadila dezajnisto Gu Songfen kaj nuklea fakulo Wang Dazhong. Xi kaj aliaj kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj donis diplomojn al reprezentantoj, kiuj estis premiitaj pro kontribuo en kampoj de natura scienco kaj teknika invento.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang gratulis tiujn premiitojn pro ilia eminenta laboro kaj esprimis dankon al alilandaj fakuloj pro ilia subteno al la ĉina scienca kaj teknika afero.

Li diris, ke depost fondiĝo de nova Ĉinio, nia lando akiris rimarkindan atingon en scienco kaj tekniko, kaj sciencistoj surŝultrigis multajn malfacilajn taskojn kaj faris grandan sindonemon. Fronte al la epidemio de la nova kronviruso, ili faris gravan kontribuon por protekti sanon kaj vivon de popolanoj. Nun Ĉinio komencis novan vojaĝon de ĉiuflanka konstruado de moderna socialisma lando, dum la procezo klopodoj devas esti faritaj por efektivigi novajn evoluigajn konceptojn, altigi sciencan novigon, vaste mobilizi latentan forton de kreado de la socio kaj krei novan avantaĝon per scienca novigo.

Dividu