Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Norda Bund-Forumo

Selena Publikigita: 2021-11-04 16:19:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan mesaĝon al la Norda Bund-Forumo 2021, kiu okazas en la ĉina urbo Ŝanhajo.

Xi montris en la gratula letero, ke la ŝipindustrio liveras gravan garantion por disvolviĝo de la internacia komerco kaj striktigas amikecajn kontaktojn kaj interŝanĝojn de homoj el diversaj landoj. Xi aldonis, ke depost komenciĝo de la pandemio, la ŝipindustrio ludas pozitivan rolon por batali kontraŭ la epidemio, akceli komercan revigligon kaj stabiligi industrian kaj provizan ĉenojn.

Ĉinio volas labori kun aliaj landoj por akceli disvolviĝon de la verda, malalt-karbona kaj saĝa ŝipindustrio. Xi diris, ke Ĉinio profundigos ĉirilatan kunlaboron, tutforte renormaligos kaj garantios senbarecon de la tutmonda industria kaj proviza ĉenoj kaj akcelos sanan disvolviĝon de la industrio, kontribuante al konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Dividu