Xi Jinping faris tonikan paroladon en inaŭguro de 4a ĈIIE

Pluveta Publikigita: 2021-11-04 21:01:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde en la ĉina urbo Ŝanhajo, inaŭguriĝis la 4-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris tonikan paroladon per videoligo.

En la tonika parolado kun la titolo Lasu Printempventon de Malfermo Varmigi Tutan Mondon, Xi Jinping alvokis al ĉiuj flankoj kapti la tendencon de tutmondiĝo kaj subteni diversajn landojn grandigi malfermon.

Xi emfazis, ke Ĉinio tenis siajn promesojn kaj efektivigis serion da novaj politikoj faritaj en la 3a ĈIIE, ekzemple, publikiĝo de negativa listo por translanda servokomerco en Hainan-a Liberkomerca Haveno, senĉesa boniĝo de la komerca medio, plenumiĝo de intertraktado por interkonsento de investo inter Ĉinio kaj EU kaj tiel plu.

Dividu