Ĉinio laŭorde grandigos malfermon de servo-industrio

Pluveta Publikigita: 2021-11-04 21:10:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En sia parolo en la inaŭguro de la 4a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio pluapaŝe reduktos negativan liston por aliro de ekstera kapitalo, laŭorde grandigos malfermon de telekomuniko, kuracado kaj aliaj servo-industrioj.

Xi emfazis, ke Ĉinio firme protektos komunajn interesojn de la mondo. Li reasertis, ke Ĉinio aktive partoprenos kunlaborajn sistemojn de UN kaj la Monda Komerca Organizo, subtenos egalan dividon kaj glatan komercadon de kuracaj materialoj, kiaj vakcinoj, kaj aktive agados por trakti klimatan ŝanĝiĝon kaj protekti tutmondan sekurecon de nutraĵoj kaj energio.

Dividu