Malfermo estas evidenta karaktero de nuna Ĉinio

Selena Publikigita: 2021-11-04 21:09:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris dum sia parolado en la inaŭguro de la 4a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, ke malfermo estas evidenta karaktero de nuna Ĉinio. En la pasintaj 20 jaroj post aliĝo al la Monda Komerca Organizo (MKO), Ĉinio komplete plenumis siajn promesojn. Tarifo reduktiĝis de 15,3% ĝis 7,4%; la ĉina registaro ordigis pli ol 2 300 leĝojn kaj regularojn, kio ekscitis viglecon de la merkato kaj la socio. Dum la pasintaj 20 jaroj, pozicio de la ĉina varkomerco altiĝis de la sesa loko al la unua loko, kaj tiu de la servkomerco de la 11a loko al la dua loko, ĝia utiligo de la ekstera kapitalo okupis la unuan lokon de tiu de evoluantaj landoj, kaj rekta ekstera investo okupas la unuan lokon en la mondo.

Xi montris, ke Ĉinio surŝultrigis la respondecon en la batalo kontraŭ novkronvirusa epidemio. Ĉinio liveris al la internacia komunumo ĉirkaŭ 350 miliardojn da medicinaj maskoj, pli ol 4 miliardojn da protekt-vestoj, kuracilojn por pli ol 6 miliardoj da homfojoj kaj 1,6 miliardojn da vakcinoj, kio forte antaŭenpuŝas ĉirilatan internacian kunlaboron.

Xi aldonis, ke la decido de Ĉinio por larĝigi altnivelan malfermon ne ŝanĝiĝos, la decido por dividi disvolvadajn oportunojn kun la mondo ne ŝanĝiĝos, kaj la decido por subteni la ekonomian tutmondiĝon en malferma, inkluziva, ekvilibra kaj reciprokprofita direkto, nek ŝanĝiĝos.

Xi ankaŭ diris, ke Ĉinio subtenas reformadon de la Monda Komerca Organizo, inkluzivan disvolviĝon de la multflanka komerca sistemo kaj laŭleĝajn rajtojn kaj profitojn de evoluantaj membroj.

Dividu