Malfermo estas evidenta karaktero de Ĉinio

Pluveta Publikigita: 2021-11-05 14:24:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 4a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping per videoligo ĉeestis al la inaŭguro de la 4-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj faris tonikan parolaon kun la titolo Lasu Printempventon de Malfermo Varmigi Tutan Mondon. Xi emfazis, ke Ĉinio senŝanceliĝe protektos veran plurflankismon, senŝanceliĝe dividos la merkatan oportunon kun la mondo, senŝanceliĝe antaŭenpuŝos altnivelan malfermon kaj senŝanceliĝe protektos komunajn interesojn de la mondo.

Xi emfazis, ke malfermo estas evidenta karaktero de Ĉinio en la nuna epoko. En la pasintaj 20 jaroj post aliĝo al la Monda Komerca Organizo (MKO), Ĉinio komplete plenumis siajn promesojn kaj senĉese grandigis malfermon, kio ne nur profitigas sin mem, sed ankaŭ vigligas la mondan ekonomion.

Xi Jinping diris, ke se iu lando, iu nacio volas sin prosperigi, ĝi nepre disvolviĝas en disvolviĝo.

Xi diris, ke la decido de Ĉinio por larĝigi altnivelan malfermon ne ŝanĝiĝos, la decido por dividi disvolvadajn oportunojn kun la mondo ne ŝanĝiĝos, kaj la decido por subteni la ekonomian tutmondiĝon en malferma, inkluziva, ekvilibra kaj reciprokprofita direkto, nek ŝanĝiĝos.

Fine, Xi Jinping emfazis en sia parolado, ke la novkronvirusa epidemio ankoraŭ influas la mondon kaj estas zigzaga la vojo revigligi la mondan ekonomion. La popoloj de diversaj landoj devas unuiĝi kaj kune pasigi la malfacilojn. Ĉinio volas kune kun aliaj landoj konstrui malferman mondan ekonomion kaj lasi la malferman printempventon varmigi la mondon!

Dividu