Xi Jinping telefone konversaciis kun siria prezidento

Pluveta Publikigita: 2021-11-05 20:57:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun siria prezidento Bashar al-Assad.

Xi Jinping montris, ke Sirio estas unu el la arabaj landoj, kiuj plejfrue starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio kaj estas la lando, kiu proponis restarigi laŭleĝan pozicion de Ĉinio en la UN. De la 65-aj jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Sirio eltenis multajn elprovon kaj havas plifortiĝan amikecon. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Sirio kaj volas kune kun Sirio antaŭenpuŝi amikan kunlaboron akiri plimultajn atingojn. Ĉinio plue subtenos la kontraŭepidemian laboron de Sirio, kaj subtenos la rekonstuadon kaj disvolviĝon de la lando. Ĉinio ankaŭ bonvenigas partoprenon de Sirio en la iniciato Zono kaj Vojo. Ĉinio volas kune kun Sirio fari la komunan valoron de la homaro pliradianta, akceli dialogon inter malsamaj civilizacioj, protekti internacian egalecon kaj justecon kaj protekti la komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

Dividu