Xi Jinping telefone konversaciis kun nov-zelanda ĉefministro Jacinda Ardern

Shanshan Publikigita: 2021-11-05 22:35:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5-an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun nov-zelanda ĉefministro Jacinda Ardernla.

Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando kunlaboris kaj kreis kelkajn "unuojn" venkante politikajn, historiajn kaj kulturajn diferencojn. Venontjare estas la 50-a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando. Ambaŭ flankoj devas resumi sukcesajn spertojn, plifortigi strategian komunikadon, persisti malfermon kaj toleremon, serĉi komunan bazon dum rezervado de diferencoj, profundigi pragmatan kunlaboron, bone trakti diferencojn kaj antaŭenigi la daŭran sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco de la du landoj por pli bone profitigi la du popolojn.

Ardern esprimis sian dankemon al Ĉinio pro ĝia subteno al Nov-Zelando kiel gastiganto de la APEK-kunveno, alte atentas partoprenon de prezidanto Xi en la Neoficiala Renkontiĝo de Gvidantoj de APEK venontsemajne kaj prezenti elstarajn opiniojn kaj proponojn por trakti la novkronvirusan epidemion, antaŭenigi azi-pacifikan kunlaboron, kaj akceli malfermon, inkluzivon kaj kreskon de regiona ekonomio.

Dividu