Xi Jinping sendis gratulan leteron al Novaĵ-Agentejo Xinhua pro 90a datreveno de ĝia fondiĝo

Mirinda Publikigita: 2021-11-06 16:14:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis gratulan leteron al Novaĵ-Agentejo Xinhua pro ĝia 90a datreveno de ĝia fondiĝo. Okaze de la 22a Ĉina Raportista Tago, nome de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi esprimis varman gratulon al laborantoj de la Novaĵ-Agentejo Xinhua kaj donis festan saluton al ĉiuj raportistoj de la lando.

Xi diris, ke en la pasintaj 90 jaroj, la Novaĵ-Agentejo Xinhua firme sekvis la partion, disvastigis porpledojn de la partio, montris voĉojn de la popolo, notis la epokan spiriton kaj disvastigis la ĉinan voĉon. Ĝi ludis gravan rolon en ĉiuj historiaj periodoj, inkluzive de revolucio, konstruado kaj reformo.

Dividu