Xi Jinping sendis gratulan leteron al libana prezidento pro 50a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj

Mirinda Publikigita: 2021-11-09 14:30:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping kaj libana prezidento Michel Aoun reciproke sendis gratulajn leterojn pro 50a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj.

Xi diris, ke post establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Libano, stabile disvolviĝis la dulandaj rilatoj. Ni alte atentas la rilatojn kun Libano kaj volas klopodi kune kun prezidento Michel Aoun por solidigi la reciprokan politkan konfidon, profundigi pragmatajn kunlaborojn kaj antaŭenpuŝi la amikajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Libano al nova nivelo. Ĉinio plue liveros helpon kaj subtenon al Libano en batalo kontraŭ la epidemio, ekonomia disvolviĝo kaj plibonigo de popola vivo.

Michel Aoun dankis Ĉinion pro la subteno al suvereneco, sendependiĝo kaj teritoria integreco, la justica afero kaj batalo kontraŭ epidemio de Libano. Libano alte taksis la atingojn de Ĉinio kaj atendas plue fortigi kunlaboron kun Ĉinio por feliĉigi la du popolojn.

Dividu