Xi Jinping: senĉese fari kontribuon al verda transformiĝo de la mondo

Mirinda Publikigita: 2021-11-11 14:25:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon per videoligo en la pintkunveno de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo sub la titolo “Persisti en daŭripova evoluigo kaj kune konstrui komunumon de komuna estonteco de Azi-Pacifiko”.

Xi diris, ke li iam loĝis en vilaĝeto sur flava altebenaĵo multajn jarojn, tiam la ekologia medio estis detruita kaj la popolanoj vivis malriĉe. Tiam li konsciis, ke damaĝo al la naturo finfine vundos la homaron mem. La ellaso-redukto de Ĉinio estas profunda ekonomisocia reformo. Kvankam la tasko estas peniga tamen ni plue klopodos por fari kontribuon al verda transformiĝo de la mondo.

Xi diris, ke verda malaltkarbona transformiĝo estas sistema laboro. Oni devas komplekse antaŭenpuŝi la projekton konsiderante ĉiujn flankojn. Ni devas precize kompreni la koncepton de daŭripova disvolvo, respekti la popolon kiel centron, kunordigi la rilatojn inter ekonomia kresko, popolvivo, energi-ŝparo kaj ellaso-redukto, kaj fine realigi pli grandan evoluigon en verda transformiĝo.

14:25:37

Dividu