Azi-pacifika regiono ne devas kaj ne povas reveni al kontraŭstara kaj disigita situacio en la malvarmilita periodo

Mirinda Publikigita: 2021-11-11 14:28:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon per videoligo en la pintkunveno de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo sub la titolo “Persisti en daŭripova evoluigo kaj kune konstrui komunumon de komuna estonteco de Azi-Pacifiko”.

Xi diris, ke ĉiuj partioj devas kompreni la ĝeneralan situacion, aktive plivastigi malfermon, antaŭenpuŝi liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo, protekti stabilecon kaj fluecon de industria proviza ĉeno, akceli enordan cirkuladon de resursoj, antaŭenigi ekonomian revigliĝon kaj realigi kunan disvolviĝon. La azi-pacifika regiono ne devas kaj ne povas reveni al kontraŭstara kaj disigita situacio en la malvarmilita periodo.

Xi diris, ke eliri el epidemia influo kaj realigi ekonomian stabiligon kaj revigligon estas la plej urĝaj taskoj de Azi-Pacifiko.

Dividu