Xi Jinping: Ĉinio starigis novan vojon de ampleksa konstruado de socialisma moderniga lando

Mirinda Publikigita: 2021-11-11 14:29:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon per videoligo en la pintkunveno de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekominia Kooperativo sub la titolo “Persisti en daŭripova evoluigo kaj kune konstrui komunumon de komuna estonteco de Azi-Pacifiko”.

Xi diris, ke de longa tempo, la ĉina ekonomia disvolviĝo estis akompanata de la regiona kunlaboro de Azi-Pacifiko. Ĉinio firme kaj senŝanceliĝe antaŭenigos reformon kaj malfermon, liveros subtenon al azi-pacifika ekonomia disvolviĝo, antaŭenpuŝos ĉiuflankan verdan transformiĝon, faros kontribuon al azi-pacifika kaj tutmonda ekologia konstruado kaj sin dediĉos al akcelo de kunlaboro kaj komuna gajno.

Li diris, ke oni rapidigos sciencteknikan novigon kaj sisteman novigon, plifortigi kunlaboron kun membroj de la azi-pacifika regiono en sciencteknika novigo, por krei malferman, justan kaj sendiskriminacian medion al sciencteknika disvolviĝo.

Dividu