Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon per videoligo en la pintkunveno de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekominia Kooperativo sub la titolo “Persisti en daŭripova evoluigo kaj kune konstrui komunumon de komuna estonteco de Azi-Pacifiko”.
Xi diris, ke nun etendiĝas la epidemio de nova kronviruso kaj la monda ekonomio penige kaj zigzage revigliĝas. Azi-Pacifiko devas porti sur si la epokan devon, ludi gvidan rolon kaj firme marŝi al celo de konstruado de la komunumo de la komuna estonteco de Azi-Pacifiko.
Li akcentis, ke oni devas plenforte batali kontraŭ la epidemio, persisti en malfermo kaj kunlaboro, antaŭenpuŝi verdan transformiĝon kaj aktive antaŭenigi novigon.