​La 6a plena sesio de la Centra Komitato de KPĈ aprobis la trian historian rezolucion de cenjara historio de KPĈ

Mirinda Publikigita: 2021-11-12 15:09:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 11an de novembro en Pekino fermiĝis la 4-taga 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping faris gravan parolon. La plena sesio aprobis la “Rezolucion de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri ĉefaj atingoj kaj historiaj spertoj de la partia centjara batalado” kaj la “Rezolucion pri okazigo de la 20a Nacia Kongreso de KPĈ.

La plena sesio akcentis, ke la tuta partio persistu en la historia materiismo kaj ĝusta partia historiismo, komprenu kial la partio povis atingi sukceson en la centjara historio kaj la estonteco, pli firme kaj pli konscie efektivigu la principan mision kaj pli bone persistu kaj evoluigu la socialismon kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko. La centjara batalado de la partio kaj la popolo skribiĝis en la plej grandiozan epopeon, kiu prezentas sin en la ĉina historio de miloj da jaroj.

Dividu