Xi gratulis Katonivere pro lia enoficiĝo kiel prezidento de Fiĝioj

Ĝoja Publikigita: 2021-11-13 17:12:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Ratu Wiliame Katonivere esprimante gratulon al li pro ties enoficiĝo kiel prezidento de Fiĝioj.

Xi montris, ke Fiĝioj estas la insula lando, kiu la unua en Pacifiko establis la diplomatiajn rilatojn kun nova Ĉinio. En la lastaj 46 jaroj post la establo rimarkinde progresis la dulandaj rilatoj, kiuj jam fariĝis la modelo de egala traktado kaj amika kunlaborado inter landoj grande diferencaj. Alfrontante la novkronvirusan pandemion la du landoj staris kune kaj helpis unu la alian, kaj ilia amikeco kaj kunlaborado profundiĝis tagon post tago. "Mi alte atentas la disvolvon de la dulandaj rilatoj, pretas kunlabori kun prezidento Katonivere, fortigi ĉiudimensiajn amikajn interŝanĝojn kaj praktikajn kunlaborojn, malfermi novan kaj vastan perspektivon de la dulanda ĉiuflanka strategia partnereco kaj pli bone doni favoron al la du landoj kaj la du popoloj."

Dividu