Xi ĉeestis al la 28-a neoficiala konferenco de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK)

Ĝoja Publikigita: 2021-11-13 17:20:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede vespere ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestis al la 28-a neoficiala konferenco de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj donis gravan paroladon.

Xi diris: "La kuranta jaro estas la centa datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Vivi pli belan vivon por pli ol 1,4-miliardaj ĉinoj kaj akceli pacon kaj disvolviĝon de la Homaro estas la ĉiama streba celo de la KPĈ. Ĉinio komencis la novan marŝon de ĉiuflanka konstruado de socialisma moderniga lando. Ĉinio neŝanĝeble plivastigos malfermon kaj dividos kun membroj de la Azi-Pacifika regiono oportunojn de la ĉina disvolviĝo."

Xi diris, "La kuranta jaro estas la 30-a datreveno de la ĉina aliĝo al la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. La lastajn 30 jarojn Ĉinio profundigis reformon kaj mafermon, ankaŭ kontinue disvastiĝis kunlaboroj ekonomiaj en la regiono. En la kuranta jaro, ni komune ellaboris plenumplanon por realigi la komunan deziron. Ni devas stimuli efektivigon de deziro 2040, establi la Azi-Pacifikan komunumon kun komuna estonto malferman, inkluzivecan, kreivan kaj kreskantan kun komuna ligo kaj komuniko, kunlaboro kaj komuna gajno."

Alvokante la establon de la komunumo Xi montris akceli kunlaboron por batali kontraŭ la pandemio kaj renormaligi ekonomion.

Antaŭ nelonge, Ĉinio prezentis ag-iniciaton por monda kunlaboro pri vakcino kaj donos 3 miliardojn da usonaj dolaroj en la estontaj 3 jaroj por subteni evoluantajn landojn en la batalo kontraŭ epidemio kaj la renormaligo de ekonomio kaj socio.

Dividu