Komencaj rimarkoj de Xi en virtuala kunveno kun Biden

Henggang Publikigita: 2021-11-16 10:29:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi montris, ke kaj Ĉinio kaj Usono estas en ŝlosilaj stadioj de disvolviĝo, kaj la "tutmonda vilaĝo" de la homaro alfrontas multajn defiojn. Kiel la du plej grandaj ekonomioj de la mondo kaj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, Ĉinio kaj Usono devas pliigi komunikadon kaj kunlaboron, bone trakti siajn enlandajn aferojn, kaj samtempe, surŝultrigi sian parton de internaciaj respondecoj, kaj kunlabori por antaŭenigi la noblan aferon de paco kaj disvolvado de de la homaro. Tio estas la komuna deziro de la du popoloj kaj de la tuta mondo, kaj la komuna misio de ĉinaj kaj usonaj gvidantoj.

Xi asertis, ke solidaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas postulataj por antaŭenigi la respektivan disvolviĝon de la du landoj kaj porprotekti pacan kaj stabilan internacian medion, inkluzive de efikaj traktoj al tutmondaj defioj kiaj klimata ŝanĝo kaj la kronvirusa pandemio. Ĉinio kaj Usono devas respekti unu la alian, kunekzisti en paco, kaj serĉi kungajnan kunlaboron. Xi esprimis sian pretecon labori kun prezidanto Biden por konstrui konsenton kaj preni aktivajn agojn por gvidi la duflankajn rilatojn antaŭen en pozitiva direkto. Tio konformas al la interesoj de la du popoloj kaj renkontos atendon de la internacia komunumo.

Dividu