Xi sendis gratulan leteron al 6-a Ĉina-Afrika Popola Forumo

Henggang Publikigita: 2021-11-16 13:19:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, sendis gratulan leteron al la 6-a Ĉina-Afrika Popola Forumo, kiu malfermiĝis lunde en Pekino.

Emfazante, ke la mondo troviĝas en epoko de granda disvolviĝo kaj granda ŝanĝiĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Afriko, frontante novajn ŝancojn kaj defiojn, devas plu subteni unu la alian kaj antaŭenigi pacon, disvolviĝon, egalecon, justecon, demokration kaj liberecon, kiuj estas la komunaj valoroj de la homaro.

Li aldonis, ke la du flankoj devas fortigi solidarecon kaj kunlaboron, antaŭenigi prosperon kaj disvolviĝon, kaj kune labori por konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Xi alvokis plifortigi la rolon de la forumo kiel ponto por firmigi la ĉina-afrikan ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro, antaŭenigi komprenon inter popoloj kaj plenumi la koncepton de ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

Dividu