Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la unua Ĉina Interreta Civilizacia Konferenco, kiu malfermiĝis vendrede en Pekino.
En sia letero, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alvokis vaste kolekti pozitivajn kaj bonkorajn fortojn por pli bona spaco de interreto.