Xi prezidis pintkunvenon memore al la 30-a datreveno de la dialogaj rilatoj inter Ĉinio kaj ASOAL

Lucia Publikigita: 2021-11-22 20:28:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde matene ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestis kaj prezidis la Specialan Pintkunvenon de Ĉinio kaj ASOAL por memorfesti la 30-an datrevenon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL).

Xi Jinping faris gravan paroladon kun la titolo " Por Kuna Estonteco kaj Nia Komuna Hejmo ".

Xi montris, ke post kiam Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj antaŭ 30 jaroj starigis al si dialogan rilatecon, tiu trapasis eksterordinaran pasintecon. Ĉi tiuj 30 jaroj atestis la profundan disvolviĝon de la ekonomia tutmondiĝo kaj la profundan evoluadon de la internaciaj perspektivoj. En la pasintaj 30 jaroj, Ĉinio kaj ASOAL bone kaptis la ŝancojn de la epoko kaj atingis la progresadon de siaj rilatoj.

Xi emfazis, ke hodiaŭ ni oficiale anoncas starigi ampleksan strategian partnerecon por Ĉinio kaj ASOAL. Tio estas nova mejloŝtono en la historio de duflankaj rilatoj kaj donos al la regiono kaj la mondo novan impulson de paco, stabileco, prospero kaj evoluado.

Dividu