Xi emfazas antaŭenigon de kultivado de militaj talentuloj

Henggang Publikigita: 2021-11-29 15:03:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis ĝisfundan kultivadon de militaj talentuloj por subteni kaj gvidi progreson en fortigo de la armitaj fortoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono (CMK), faris la rimarkojn en konferenco de la CMK pri laboro de militaj talentuloj de vendredo ĝis dimanĉo.

Xi diris, ke talentulo estas ŝlosila faktoro por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon de la ĉinaj armitaj fortoj, atingi venkon en la milita konkuro kaj akiri superecon en estontaj militoj. Xi rimarkis, ke necesas kulturi novan specon de altkvalita kaj profesia militistaro, kaj emfazis subteni la absolutan gvidadon de la KPĈ super la armeo en la tuta procezo kaj ĉiuj aspektoj de talentula laboro. Xi emfazis la gravecon plifortigi teorian kaj politikan edukadon, nome la politikan postulon la plej fundamenta por militistaro. Xi alvokis grandajn klopodojn por plibonigi la sciencan legopovon kaj teknologian scipovon de armea dungitaro por plibonigi ilian kapablon gajni modernajn militojn. Li ankaŭ instigis akceli la konstruadon de unuaklasaj armeaj lernejoj kaj trejnadon de unuaklasa armea personaro.

Dividu