Xi Jinping kaj Putin respektive sendis gratulan leteron al tria Ĉina-Rusa Forumo pri Energia Komerco

Ĝoja Publikigita: 2021-11-29 20:09:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin lunde respektive sendis gratulan leteron al la tria Ĉina-Rusa Forumo pri Energia Komerco.

Xi montris, ke en la kuranta jaro Ĉinio kaj Rusio akcelis ampleksan strategian kunlaboron kaj ĉiudimensian praktikan kunlaboron, kiuj gajnis novajn kaj abundajn fruktojn laŭ la ĉeflinio de komuna celebrado de la 20-a datreveno de la subskribo de Ĉina-Rusa Traktato de Bonnajbara Amika Kunlaboro. Kaj energia kunlaboro estas la grava direkto de la dulanda praktika kunlaboro. Venkinte influon de la novkronvirusa pandemio, la du flankoj realigis kreskon de energia komerco, glate antaŭenigis gravajn kunlaborajn programojn kaj sinsekve kreis novajn kampojn kaj novajn manierojn de kunlaboro. La rimarkindaj atingoj de la duflanka kunlaboro pri energio enkorpigis vastan disvolvan potencialon de la ampleksa strategia kunlabora partnereco de Ĉinio kaj Rusio en la nova epoko. Ĉinio volas kun Rusio kune klopodi por pli intima partnereco de energia kunlaboro, kune protekti energian sekurecon kaj trakti defion de monda klimata ŝanĝiĝo.

En sia mesaĝo Putin diris, ke nun la rusa-ĉina ampleksa strategia kunlabora partnereco en la nova epoko troviĝas en senprecedenca alta nivelo. Li esperis, ke duflankaj entreprenoj fortigos kontakton, esploros novajn direktojn de kunlaboro rilata al energia cifereco kaj verdaj energioj, kaj enmetos novan enhavon al rusa-ĉina energia kunlaboro.


Dividu