Xi: Spirito de ĉina-afrika amika kunlaboro estas vera priskribo de ĉina-afrika solidareco kaj fonto de fortoj daŭrigi aferojn de antaŭuloj kaj trabati la vojon al estonteco

Ĝoja Publikigita: 2021-11-29 21:07:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde vespere en Pekino per videoligo ĉeestis al malfermo de la 8-a ministro-nivela konferenco de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj donis ĉefteman parolon.

Xi diris, ke spirito de ĉina-afrika amika kunlaboro estas vera priskribo de ĉina-afrika solidareco kaj fonto de fortoj daŭrigi aferojn de antaŭuloj kaj trabati la vojon al la estonteco.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio neniam forgesos profundan amikecon kun afrikaj landoj.

Xi elmetis 4 porpledojn pri konstruo de ĉina-afrika komunumo kun komuna estonto.

- Unue, persisti en unuiĝo por batalo kontraŭ la pandemio;

- Due, profundigi praktikan kunlaboron;

- Trie, akceli verdan disvolviĝon;

- Kvare, protekti egalecon kaj justecon.

Xi deklaris, ke Ĉinio donos al Afriko alian miliardon da vakcino, inter ili 600 milionoj estas senpagaj kaj la aliaj 400 milionoj estos donataj per la maniero de komuna produktado de ĉinaj entreprenoj kaj rilataj afrikaj landoj. Ĉinio ankaŭ helpos afrikajn landojn plenumi dek programojn kuracajn kaj higienajn kaj sendos al Afriko 1 500 kuracistojn kaj fakulojn pri publika sano.

Dividu