Xi sendis gratulon okaze de la Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo

Ĝoja Publikigita: 2021-11-30 13:49:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al konferenco memora al "Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo", lunde okazigita de la Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Xi montris, ke la palestina demando estas la kerno de la mezorienta problemo. Kompleta, justa kaj ĝisfunda solvo, paca kunekzistado de Palestino kaj Israelo kaj komuna disvolvado de la araba kaj juda nacioj konformas al komunaj interesoj de Palestino kaj Israelo, la longtempa celo de regiona stabileco kaj komuna atendo de ĉiuj landoj kaj nacioj amantaj pacon kaj defendantaj justecon.

Xi substrekis, ke Ĉinio alte atentas la palestinan demandon kaj firme subtenas la justan aferon de la palestina popolo pri reposedo de naciaj laŭleĝaj rajtoj. En la palestina demando Ĉinio defendos justecon, aktive akcelos pacintertraktadon, daŭre donos al Palestino helpon humanan, disvolvan kaj kontraŭpandemian, kaj apogos rilatajn klopodojn de la UN. Ĉinio estas la sincera amiko de Palestino. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN kaj respondeca granda lando, Ĉinio kun la internacia komunumo faros plu pozitivan kontribuon al frua solvo de la palestina demando kaj gajno de kontinua paco kaj stabileco de la mezorienta regiono.


Dividu