Xi sendis gratulan mesaĝon pri 20-a datreveno de partio Unuigita Rusio

Ĝoja Publikigita: 2021-12-02 15:56:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) merkrede sendis gratulan mesaĝon al la partio Unuigita Rusio pri la 20-a datreveno de ĝia fondiĝo.

Xi diris, ke la kuranta jaro estas la 20-a datreveno de la establo de la rilatoj inter la KPĈ kaj la partio Unuigita Rusio. Lastajn 20 jarojn la interpartiaj rilatoj kontinue marŝis antaŭen kaj ludis unikan rolon por efektivigi gravajn komunajn konojn de la du ŝtatestroj, solidigi politikan kaj strategian konfidon inter Ĉinio kaj Rusio, akceli dulandan ĉiudimensian reciproke utilan kunlaboron kaj profundigi dulandan strategian kunlaboron.

Xi aldonis, ke la KPĈ tre atentas la amikecon kun la Unuigita Rusio, esperas, ke la du partioj kontinue fortigos sisteman interŝanĝon kaj kunlaboron, kaj kontribuos al plialtigo de la nivelo de la ĉina-rusaj rilatoj en la nova epoko kaj konstruo de la komunumo de la homaro kun komuna estonto.


Dividu