Xi sendis gratulon al kontona Konferenco pri Kompreno de Ĉinio 2021

Henggang Publikigita: 2021-12-02 18:51:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Konferenco pri Kompreno de Ĉinio 2021 malfermiĝis en la suda urbo Kantono. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulon al la kunveno.

Xi montris, ke nun la mondo eniris en la periodon de malkvieto kaj ŝanĝiĝo pro la miksita influo de granda ŝanĝiĝo nevidebla dum cent jaroj kaj pandemio de la nova kronviruso. En la ŝlosila momento, la homaro devas antaŭenigi pensan komunikadon kaj akceli interŝanĝon kaj kunlaboron por dediĉi saĝecon kaj fortojn al kuna respondo al la tutmonda defio.

Xi aldonis, ke li iam diris, “se vi volas kompreni la hodiaŭan Ĉinion, vi nepre devas kompreni la Komunistan Partion de Ĉinio.” Tiu ĉi jaro markas la 100an datrevenon de la fondiĝo de la KPĈ. En la pasintaj cent jaroj, la KPĈ gvidas la senĉesan klopodon de la popolo, kiu ŝanĝis la estontecon kaj destinon de la ĉina popolo sur la bazo kaj profunde influis historion de la mondo. Ĵus fermita la sesa plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis la rezolucion pri ĉefaj atingoj kaj historiaj spertoj de la partia centjara batalado. La KPĈ komencos sian novan vojaĝon al konstruado de moderna socialisma lando. La partio ankaŭ persistos en paca disvolviĝo, reformo kaj malfermo, antaŭenigos konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj praktikos komunan valoron de la tuta homaro kun paco, disvolviĝo, justo, demokratio kaj libereco. Ĝi ĉiam estos konstruanto de la monda paco, kontribuanto de la tutmonda disvolviĝo kaj konservanto de la internacia ordo kaj dediĉos pli da kontribuo por civilizacia progreso kaj paca disvolviĝo de la mondo.

Dividu