Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, vendrede posttagmeze renkontiĝis kun Thongloun Sisoulith, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj laosa prezidento, per videoligo. Xi kaj Thongloun ankaŭ ĉeestis al la ceremonio de malfermo de ĉina-laosa fervojo. Ili ordonis ekfunkciigon de la fervojo je la 16-a horo kaj 44 minutoj (laŭ pekina tempo).