Xi sendis gratulojn pri 80a datreveno de transmara brodkasta servo

Henggang Publikigita: 2021-12-03 19:24:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis gratulojn por la 80a datreveno de transmara brodkasta servo de la ĉina popolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis salutojn al la laborantaro de Ĉinia Komunikila Grupo, kaj ankaŭ al eksterlandaj amikoj, kiuj subtenas la laboron de ĉina elsendo eksterlande.

La 3an de decembro en 1941, la KPĈ starigis radiostacion en Yan'an por elsendi en la japana lingvo, markante la komencon de transmara brodkasta servo de la ĉina popolo.

Dividu