Xi Jinping emfazas disvolvadon de religioj en ĉina kunteksto

Henggang Publikigita: 2021-12-05 18:41:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis konservi la principon de disvolvado de religioj en la ĉina kunteksto, kaj provizi per aktiva gvidado por adapto de religioj al socialisma socio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris en sia parolado ĉe nacia konferenco pri la laboro de religiaj aferoj, kiu okazis vendrede kaj sabate en Pekino.

Xi emfazis plene efektivigi la teorion de la partio pri religiaj aferoj en la nova epoko, la baza politiko pri religiaj aferoj, kaj la politiko pri la libereco de religia kredo.

Li diris, ke la fundamentaj principoj de la partio pri religiaj aferoj kaj la politiko de la partio pri libera religia kredo devus esti tute efektivigitaj. Religiaj kredoj devas esti respektataj kaj religiaj aferoj devas esti reguligitaj laŭ la leĝo.

Krome, li postulis religiajn grupojn plifortigi sian mem-administradon kaj emfazis la bezonon plibonigi la jurŝtaton en religiaj aferoj.

Dividu