Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al Sud-suda Homrajta Forumo 2021

Xiong Linping Publikigita: 2021-12-08 16:05:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 8an de decembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al Sud-suda Homrajta Forumo 2021.

Xi montris, ke homaj rajtoj estas la signo de homara civilizo kaj progreso. Zorgeme gardi la vivon, valoron kaj digno, atingi ke ĉiu havu homajn rajtojn, tio ja estas la komuna serĉo de la homaro. Sin teni al la principo “la popolo en unuaeco”, preni kiel sian streban celon la bondeziron de la popolo pri bela vivo, tio estas la respondeco donita de la epoko al ĉiuj landoj.

Xi emfazis, ke la Komunista Partio de Ĉinio ĉiam respektas kaj garantias homajn rajtojn. Ĉinio ĉiam prenas la popolon kiel fokuson kaj iliajn interesojn kiel kernon, kaj en la evoluigo de homaj rajtoj, la antaŭenigo de la tutproceza popoldemokratio, la akcelo de homa libera disvolviĝo Ĉinio trabatis al si sukcesan vojon de homaj rajtoj. Ĉinio volas kune kun ĉiuj evolulandoj disvolvi la komunan valoron de homaj rajtoj, praktiki veran multflankismon, kaj kontribui sian saĝon kaj forton por la internacia homrajta afero.

La Sud-suda Homrajta Forumo 2021 tiutage okazis en Pekino, kune organizita de la Novaĵa Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kun la temo “Popolo en unuaeco kaj tergloba homrajta mastrumado”.

Dividu