Xi: Ĉinio plifortigos rilatojn kun Germanio

Qiujieming Publikigita: 2021-12-08 20:16:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Germanio al nova nivelo en sia gratulmesaĝo al Olaf Scholz pro ties elektiĝo kiel germana ĉefministro.

Xi diris, prenante la okazon celebri la 50an datrevenon de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio venontjare, Ĉinio volas firmigi kaj profundigi politikan reciprokan konfidon, vastigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj kun Germanio.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Germanio estas ĉiuflankaj strategiaj partneroj, kaj ke, tra la jaroj, la du landoj faris kunlaboron surbaze de la principoj de reciproka respekto, serĉado de komuna punkto dum flankenmeto de diferencoj, profitigante la popolojn de la du landoj kaj la mondo.

Xi diris, ke alfrontante la gravajn ŝanĝojn kaj pandemion, Ĉinio kaj Germanio, kiel ĉefaj landoj respondechavaj, plifortigis komunikadon kaj kunlaboron, kune subtenis la tutmondan batalon kontraŭ KOVIM-19 kaj antaŭenigis ekonomian renormaliĝon.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio kaj volas kunlabori kun Scholz por antaŭenigi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Dividu