Xi sendis gratulmesaĝon al islanda prezidento por la 50-jariĝo de la ekzisto de diplomataj rilatoj inter Ĉinio kaj Islando

Xiong Linping Publikigita: 2021-12-09 14:02:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 8an de decembro la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la islanda prezidento Guðni Thorlacius Jóhannesson reciproke sendis gratulmesaĝon por festi la 50an datrevenon de la ekzisto de diplomataj rilatoj inter Ĉinio kaj Islando

Xi montris, ke dum la lastaj 50 jaroj, de kiam Ĉinio kaj Islando starigis al si diplomatiajn rilatojn, la du landoj akiris pozitivajn fruktojn de kunlaboro en diversaj kampoj, kaj tiuj alportis bonon al la dulandaj popoloj. Xi diris, ke li alte atentas pri la evoluado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Islando kaj volas kune kun la islanda prezidento, prenante kiel novan ekirpunkton la 50-jariĝon de la ekzisto de diplomataj rilatoj inter Ĉinio kaj Islando, fari ke la ĉina-islanda rilateco, surbaze de reciproka respekto kaj kungajno, senĉese antaŭeniĝu kaj donu feliĉon al la du landoj kaj la dulandaj popoloj.

Jóhannesson diris, ke la amikeco inter Islando kaj Ĉinio estas profunda kaj la du landoj havas intiman kunlaboron en komerco, turismo, kulturo, edukado, tekniko kaj aliaj kampoj. Li esperis, ke la du flankoj tenu dialogon kaj kontakton kaj kune formu dulandan estontecon prosperan, feliĉan kaj sekuran.

Dividu