Xi sendis gratulmesaĝon al tanzania prezidento por la 60-jariĝo de tanganjikia sendependiĝo

Xiong Linping Publikigita: 2021-12-09 14:03:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de decembro la ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la tanzania prezidento Samia Suluhu Hassan por la 60-jariĝo de tanganjikia sendependiĝo.

Xi substrekis, ke kun la komuna klopodado de ĉiuj antaŭaj kaj nuna tanzaniaj registaroj kaj la tuta tanzania popolo, Tanzanio rimarkinde progresis en siaj konstruaj aferoj. Ĉinio starigis kaj disvolvis profundan amikecon kun Tanzanio; en la lastaj jaroj la du landoj fidas unu la alian en politiko kaj ilia kunlaboro en diversaj kampoj ĉiam disvolviĝas. Xi diris, ke li alte atentas pri la evoluado de la rilateco inter Ĉinio kaj Tanzanio kaj volas kune kun la prezidanto Hassan fari, ke ĉiam disvolviĝu la ĉina-tanzania plenampleksa partnereco karakterizita de reciprokaj profitoj kaj komnan gajno.

Dividu