Xi sendis gratulan leteron al la Scienca Forumo de Grandgolfa Regiono 2021

Lucia Publikigita: 2021-12-12 16:57:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Scienca Forumo de Grandgolfa Regiono 2021, kiu malfermiĝis sabate en Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong.

Xi diris, ke la mondo hodiaŭ spertas gravajn ŝanĝojn jarcente neviditajn, kaj la tutmonda scienca kaj teknologia novigo estas en plena svingo, kaj nova raŭndo de scienca kaj teknologia revolucio kaj industria transformo faras profundan efikon al tutmonda ekonomia strukturo.

Xi urĝis la Grandgolfan Regionon ĉirkaŭ Guangdong, Hongkongo kaj Makao fokusiĝi al sia strategia pozicio por konstrui internacian novigan centron pri scienco kaj teknologio, por fari sin tutmonda altebenaĵo de scienca kaj teknologia novigo kaj por stimuli la disvolviĝon de emerĝantaj industrioj.

Dividu