Xi Jinping: fortigi kulturan konscion kaj firmigi kulturan memfidon

Pluveta Publikigita: 2021-12-15 21:06:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde antaŭtagmeze en Pekino inaŭguriĝis la 11a Tutlanda Kunveno de Ĉina Federacio pri Literaturo kaj Arto kaj la 10a Tutlanda Kunveno de Ĉina Ĵurnalista Asocio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon. Xi emfazis, ke de la centaj jaroj la literatura kaj arta rondo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio senĉese faris esploradon kaj praktikadon, trovis la disvolvan vojon gvidatan de marksismo, konforman al ĉina kultura tradicio kaj alte atentan la popolon kaj klare montris la marŝadan direktoron por prospera disvolviĝo de literaturo kaj arto. La praktikado plene pruvis, ke la laboro pri literaturo kaj arto estas gravaj aferoj por la partio kaj la popolo. Ankaŭ la literatura kaj arta rondo estas grava. La ampleksaj literaturistoj kaj artistoj estas inda je la espero kaj postulo de la popolo.

Dividu