Xi renkontiĝis kun Putin per videoligo

Qiujieming Publikigita: 2021-12-15 21:06:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede posttagmeze renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin per videoligo.

Xi diris, “Mi ĝojas renkontiĝi kun vi en la fino de ĉi-jaro. Ĉi tio estas nia dua renkontiĝo per videoligo ĉi-jare, kaj ankaŭ la 37a ekde 2013. Vi aprezis la ĉina-rusajn rilatojn kiel la ekzemplon de kunordigo inter landoj en la 21a jarcento en multaj okazoj, firme subtenis Ĉinion defendi nacian kernan intereson, oponis provon semi malkonkordon inter Ĉinio kaj Rusio. Mi laŭdegas tion, kaj volas kunlabori kun vi por ĉioinkluzive resumi novajn fruktojn de la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj ĉi-jare, fari novan planon de kunlaboro en ĉiu kampo kaj antaŭenigi la kontinuan altkvalitan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj.”

Xi diris, ke la mondo eniris en la periodon de reformo kaj malkvieteco pro la influo de epidemio. Ĉina-rusaj rilatoj eltenis la diversajn provojn kaj montris novan viglecon. “Mi kaj sinjoro prezidento konservis konversacion kaj kunordigon per diversaj rimedoj, kune gvidante la ĉina-rusajn rilatojn,” Xi diris, “La du flankoj oficiale deklaris la renovigon de la Ĉina-Rusia Traktato de Amikeco kaj metis al ĝi novan signifon, subtenis unu la alian pri la aferoj koncernaj al la kernaj interesoj de la du landoj, kaj defendis ŝtatajn dignojn kaj komunajn interesojn de la du landoj.”

Xi diris, ke post pli ol unu monato, Putin vizitos Ĉinion kaj ĉeestos al la malferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Li atendas ilian "Rendevuon de Vintra Olimpiko", kaj volontas kunlabori kun Putin "en la estonteco" por malfermi novan ĉapitron en la ĉina-rusaj rilatoj en la post-epidemia periodo.

Xi diris, ke lastatempe sukcese okazis la 6a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La kunveno adoptis kaj publikigis novan historian rezolucion, kiu komplete resumas la grandajn atingojn kaj historiajn spertojn de la centjaro de la KPĈ. “Mi ĉiam diris, ke nia celo estas grandioza kaj ankaŭ simpla. t.e., lasi ĉiujn ĉinojn havi bonan vivkondiĉon.” Xi diris, “Meti la popolon en la centron estas nia fundamenta reganta koncepto.”

Dividu