Xi Jinping substrekas grava la leĝaron interne de la Partio

Xiong Publikigita: 2021-12-20 19:53:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto, tiel ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono, lastatempe faris gravajn instrukciojn, substrekante, ke nia Partio ĉiam atentas pri konstruado de leĝoj kaj reglamentoj interne de la Partio, zorgeme uzas leĝaron por regi la Partion, kaj altigas la regan kapablon kaj gvidan nivelon de la Partio. Ekde la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) la Centra Komitato de KPĈ persistas en severa kaj laŭleĝa regado de la Partio kaj en rigora plenumo de la Partia statuto, kaj surbaze de tio formiĝis relative perfekta leĝsistemo interne de la Partio kaj akumuliĝis novaj gravaj spertoj por la Partio.

La 20an de decembro Tutlanda Laborkunveno pri Leĝaro Interne de la Partio okazis en Pekino. Wang Huning, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj sekretario de la Sekretariato de la Centra Komitato de KPĈ ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon. Kaj Ding Xuexiang en la kunveno komunikis la gravajn instrukciojn de Xi Jinping kaj prezidis la kunvenon.

Dividu