Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon por la 40-jariĝo de konstruado de XESR

Xiong Publikigita: 2021-12-21 16:53:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okaze de la 40-jariĝo de konstruado de Xiamen-a Ekonomia Speciala Regiono (XESR), Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto, tiel ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alsendis gratulan mesaĝon, esprimante varman gratulon kaj sinceran saluton al la vasta konstruantaro de XESR.

En la mesaĝo Xi diris, ke en la 40 jaroj, sub la firma gvidado de la Centra Komitato de KPĈ, Xiamen-a Ekonomia Speciala Regiono iradis en progresiga kreemo kaj persista entreprenemo kaj faris historian transsalton en diversaj aferoj. Ĝi faris gravan kontribuon por reformo kaj malfermo kaj socialisma moderniga konstruado kaj ludis apartan rolon en alcelo de patruja unuiĝo. Tio plene pruvis, ke la strategia decido de la Centra Komitato de KPĈ starigi ekonomian specialan regionon estas entute ĝusta.

La 21an de decembro la celebra kunveno por la 40-jariĝo de konstruado de Xiamen-a Ekonomia Speciala Regiono okazis en la urbo Xiamen de la provinco Fujian. En la kunveno laŭtlegiĝis la gratula mesaĝo de Xi Jinping. La ŝtata vicprezidanto Wang Qishan ĉeestis la kunvenon kaj faris parolado.

Kaj krome, en la kunveno ĉefaj gvidantoj de la provinco Fujian kaj la urbo Xiamen, kaj reprezentantoj el la konstruistoj kiuj faris apartajn kontribuojn por la 40-a datreveno de konstruado de Xiamen-a Ekonomia Speciala Regiono.

Dividu