​Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al filipina prezidento pro tajfuna katastrofo

Mirinda Publikigita: 2021-12-21 17:40:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al filipina prezidento Rodrigo Duterte pro tajfuna katastrofo en tiu lando.

Xi diris, ke informiĝinte pri granda perdo de homoj kaj propraĵoj pro tajfuno en Filipinoj, nome de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en sia propra nomo, li esprimis profundan funebron al viktimoj kaj sinceran kondolencon al iliaj familianoj kaj vunditoj. Ĉinio volas liveri ĉiun eblan helpon al Filipinoj. Li kredas, ke la filipinanoj de la suferantaj regionoj certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos la hejmon.

Dividu