Xi Jinping telefone interparolis kun la germana ĉefministro Scholz

Xiong Publikigita: 2021-12-22 13:38:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 21a de decembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun la germana ĉefministro Olaf Scholz.

Xi ankoraŭfoje gratulis al Scholz, ke li fariĝis germana ĉefministro.

Xi emfazis, ke Ĉinio tre atentas pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio. En la lastaj jaroj la kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio ĉiam estis la kapo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo, kaj tio estas ĝusta elekto farita de la du landoj konforme al niatempa evolua tendenco. Venontjare estos la 50-jariĝo de fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj de la du landoj. Dum la pasinta duonjarcento la ligiteco inter Ĉinio kaj Germanio prezentis sin viva, eltenema, tenaca kaj potenciala; kaj dum la venonta duonjarcento la du landoj devos progresigi la rilatojn inter si en pli vasta perspektivo kaj de pli prudenta vidpunkto.

Scholz diris, ke li dankas la prezidanton Xi pro ties gratulo pri tio, ke li fariĝis germana ĉefministro, kaj ke li tenas freŝan memoron pri ilia iama kontaktiĝo kaj volas heredi kaj antaŭenigi la amikecon kaj kunlaboron inter Germanio kaj Ĉinio. Scholz esprimis la deziron, ke en la ventonta jaro, en kiu festiĝos la 50-jariĝo de fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio, Germanio okazigos novan interkonsiliĝon inter la germana kaj ĉina registaroj pri praktika kunlaboro en pura energio, ciferecc ekonomio, servo kaj aliaj, kaj per tio disvolvos la rilatojn inter Eŭropo kaj Ĉinio, kaj ke Germanio volas kune kun Ĉinio protekti multflankismon en internaciaj aferoj.

Dividu