Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al gambia prezidento Barrow

Pluveta Publikigita: 2021-12-24 20:33:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24-an de decembro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Adama Barrow por lia reelektiĝo kiel gambia prezidento.

Xi Jinping montris, ke ekde la restariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Gambio, profundiĝis reciproka politika konfido inter la du flankoj, kaj la kunlaboro en diversaj kampoj atingis rimarkindajn rezultojn. La du flankoj komprenas kaj subtenas unu la alian pri la aferoj koncernantaj al ĉefaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Xi diris ,ke li alte atentas disvolviĝon de la ĉina-gambiaj rilatoj kaj volas kunlabori kune kun Barrow por profundigi la kunlaboron kadre de la du flankoj kaj de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, kaj por feliĉigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Dividu