Centra Konferenco pri Kampara Laboro de Ĉinio finiĝis en Pekino

Henggang Publikigita: 2021-12-27 13:47:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Centra Konferenco pri Kampara Laboro de Ĉinio okazis de sabato ĝis dimanĉo en Pekino.

La konferenco analizis aktualajn situaciojn kaj taskojn alfrontantajn problemojn rilatajn al agrikulturo, kamparaj areoj kaj kamparanoj, kaj fiksis vojmapon de la landa laboro por la venonta jaro.

Antaŭ la konferenco, ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ por ekzameni laboron en kamparaj regionoj kaj faris gravan paroladon.

Xi substrekis certigi la konstantan disvolviĝon de agrikulturo kaj kamparaj areoj por respondi al multnombraj riskoj kaj defioj. Li diris, ke certigo de provizo de primaraj varoj estas grava strategia afero. Xi alvokis klopodojn por protekti grenan sekurecon kaj protekti kamparon, fari surterajn strukturajn ĝustigojn, vastigi la plantadon de sojfaboj kaj oleaj kultivaĵoj, kaj certigi la provizojn de porkaĵo, legomoj kaj aliaj agrikulturaj kaj flankaj produktoj.

Xi emfazis, ke la premiso de kampara prosperiĝo estas plifirmigi la atingojn de mildigo de malriĉeco. Li urĝis klopodojn por certigi nenian grandskalan revenon al malriĉeco, kaj protekti kaj plifirmigi la rimarkindajn atingojn de la ĉina kontraŭ-malriĉa batalo.

Dividu