Novjara mesaĝo por jaro 2022

Henggang Publikigita: 2021-12-31 20:45:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Novjara mesaĝo por jaro 2022

La 31an de decembro, 2021

Xi Jinping

Kamaradoj, amikoj, sinjorinoj kaj sinjoroj,

Saluton! Baldaŭ venos la jaro 2022. Mi donas al vi novjaran bondeziron en Pekino!

La pasinta jaro havis eksterordinaran signifon kiam ni retrorigardis ĝin. Ni persone spertis la grandan mejloŝtonan eventon en la historio de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la lando. La du centjaraj celoj renkontiĝis en tiu jaro. Ni komencis novan vojaĝon al la konstruado de la socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj kaj marŝas per grandaj paŝoj al granda revigliĝo de la ĉina nacio.

De la komenco ĝis la fino de la jaro, sur la tero, en entreprenoj, komunumoj, lernejoj, hospitaloj, kazernoj, insititucioj... ĉiuj laboradis, kontribuis kaj rikoltis en la tuta jaro. En la rapide kuranta tempo, Ĉinio, kiun ni vidas kaj sentas, estas nefleksebla kaj vigla lando. Ĉi tie estas afabla kaj respektinda popolo, senĉese renoviga progreso kaj granda afero transdonanta kaj heredanta.

En la 1a de julio, ni solene celebris la 100an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Starante ĉe la Pordego Tian’anmen, mi emocie suspiris, ke la historia marŝo spertis neregulajn ŝanĝiĝojn, dum gvidado de la popolo, la membroj de la Komunista Partio de Ĉinio venkis sennombron da malfaciloj kaj riskoj kun nenanceleba fidelo kaj nefleksebla volo kaj kreis grandaniman atmosferon de la partio kun centjara historio. Ne forgesu la originan aspiron, gajnu la tuton. Ni nur pli penige laboros kaj pli diligente kondutos, povos ne trompi ardan atendon de la historio, de la epoko kaj de la popolo.

La sesa plena sesio de la Centra Komitato de la 19a Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio adoptis la trian historian rezolucion de la partio. La atingoj dum la cent jaroj stimulis la homojn kaj la spertoj dum tiu periodo donis al ni inspirojn. Mi iam temis pri la “kaverna dialogo” inter Prezidanto Mao Zedong kaj Huang Yanpei, kio diris, ke nur ni kuraĝe faros revolucion de ni mem, ni kaptos la historian iniciativon en niaj manoj. La granda revigliĝo de la ĉina nacio absolute ne estos malstreĉe plenumita kun gongoj kaj tamburoj, kaj tute ne estos atingebla sur ebena vojo dum mallonga tempo. Ni devas ĉiam teni en la koron la perspektivon, konsideri danĝeron dum sekura situacio, persisti en strategia decidemo kaj pacienco, kaj atingi vastan aspekton dum adreso en profundaj detaloj.

En potenca lando ankaŭ estas prioritatoj por ĝi mem. Resumite en unu frazo, multaj probelmoj havas rilatojn kun ĉiuj homoj kaj ĉiuj familioj. Mi faris esploradon en kelkaj lokoj, inspektis kaj aŭskultis multe da situacioj, kiuj donis al mi inspiron kaj rikolton. En ĉiuj familioj mi ofte demandis, ĉu ankoraŭ ekzistas malfaciloj, kaj iliajn vortojn ni ne forgesis.

Mi nepre konsideras la maltrankvilon de la popolo, kaj ankaŭ efektivigas laŭ la deziro de la popolo. Mi venis el la komparo kaj havas propran senton pri malriĉeco. Sub klopodoj de generacio al generacio, la antaŭe malriĉaj homoj nun povas esti sataj kaj varmaj, iri al lernejoj, havi loĝejojn kaj ĝui medicinan asekuron. Konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj liberigo el malriĉeco estas respondo de la partio al la popolo kaj ankaŭ ĝia kontribuo por la mondo. Por doni pli belan vivon al ĉiuj, ni ne povas esti kontenta pri la akiritaj atingoj, ĉar ankoraŭ estas longa vojo antaŭ ni.

Orda regado de la Flava Rivero estas mil-jara deziro de la ĉina popolo. En la lastaj jaroj, mi persone travojaĝis en ĉiuj 9 provincoj kaj regionoj de la supra, meza kaj malsupra fluoj de la Flava Rivero. Kiu ajn la patrinaj riveroj Jangzio kaj Flava Rivero, blua kaj klara Qinghai-a Lago, kaj serpentuma kaj vasta rivero Jarlung-Zangbo, kiu ajn jarcenta inĝenierado de transporto de akvo de suda landparto al la norda , kaj “verda mapo” de la arbarkulturejo Saihanba, kaj kiu ajn promenado de aziaj elefantoj de Yunnan-provinco al la nordo, kaj la kresko kaj migrado de tibetaj antilopoj, ĉiuj tiuj pruvis, ke se la homoj ne estis malindaj je la naturo, la naturo nepre ne vanigos la esperon de la homoj.

En tiu ĉi jaro aperis multaj neforgeseblaj ĉinaj voĉoj, ĉinaj momentoj kaj ĉinaj rakontoj. La juneca ĵuro “Trankviliĝu mia partio, mi dediĉu min mem al la prospero de la lando”, la profundemocia anonco “Pura amo nur por Ĉinio”; la marsa sondilo Zhurong, la suna sondilo Yihe, la kerna kajuto Tianhe en la kosmo, sportistoj plenaj de pasio kaj kuraĝe konkurencis; ĉiuj partoj de la tuta lando firme kaj forte preventis kaj regis la pandemion, homoj plagitaj de katastrofoj reciproke helpis por rekonstrui hejmon, oficistoj kaj soldatoj de la Popola Liberiga Armeo kaj armitaj trupoj de la polico fortigas la armeon kaj defendas la landon kun nefleksebla volo... sennombro da ordinaraj herooj klopodis kaj faris obstinan lukton, kiuj formas grandiozan torenton kun granda entuziasmo por progreso de Ĉinio en la nova epoko.

La patrio ĉiam donas zorgemon al la prospero kaj stabileco de Honkongo kaj Makao. Nur per sinceraj reciprokaj subtenoj kaj komunaj klopodoj de la landinterno kaj la du regionoj, la politiko “unu lando, du socisistemoj” povos stabile kaj longtempe iri. Realiĝo de la tuta unuiĝo de la patrolando estas komuna atendo de la samlandanoj ĉe la du bordoj de la Tajvana Markolo. Mi sincere esperas, ke ĉiuj ĉinoj kune marŝos antaŭen man-en-mane kaj kune kreos la belan estontecon de la ĉina nacio.

Dum mia komunikado per telefonoj kaj videoligoj kun eksterlandaj gvidantoj kaj respondeculoj de la internaciaj organizoj, ili donis multajn laŭdojn al Ĉinio pro la batalo kontraŭ pandemio kaj ĝiaj kontribuoj al la monda preventado kaj regado de la epidemio. Ĝis nun Ĉinio totale liveris 2 miliardojn da dozoj da vakcino al pli ol 120 landoj kaj internaciaj organizoj. Nur ĉiuj landoj tra la mondo dividos la saman sorton kaj faros solidaran kunlaboron, tiel estos priskribita la nova ĉapitro de konstruado de la komunumo de komuna estonteco de la homaro.

Unu monato poste, la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj inaŭguriĝos en Pekino. Tio estas la esenco de la olimpiaj ludoj, ke pli multaj homoj aliĝu al la neĝaj kaj glaciaj sportoj. Ni faros ĉion eblan por prezenti grandiozan kunvenon al la mondo. La mondo atendas Ĉinion kaj la lando jam estas preta.

Baldaŭ sonos la novjara sonorilo. Niaj tri astronaŭtoj nun plenumas sian misionon en vasta kosmo, la eksterlandaj samlandanoj diligente laboras, laborantoj de ĉinaj diplomatiaj agentejoj, senditoj de ĉinaj entreprenoj kaj amaso da eksterlandaj ĉinaj lernantoj ankoraŭ kuraĝe restas sur siaj postenoj, kaj sennombraj kunrevaj homoj ankoraŭ klopodas kaj kontribuas. Vi faris penigan laboron, kaj mi donas al vi sinceran novjaran saluton.

Ni kune iru al komuna estonteco! Bondezirojn al la lando pli prospera kaj al la popolo en paco!

Dividu